Incontro prepartenza Baltiaj Tagoj

  • Home
  • /
  • Incontro prepartenza Baltiaj Tagoj

La varmo ne haltigas nin, kontraŭe ĝi donas al ni deziron vojaĝi cele al pli freŝaj lokoj!
La 15-an de Julio ni iris al Latvio por partopreni en la Baltiaj Tagoj, kiuj ĉijare finiĝis la 22-an de Julio.
Antaŭ ol ekvojaĝi, ni havis la okazon renkontiĝi, danke al la mirindaj teknologiaj iloj, la 9-an de Julio por pretiĝi al la antaŭvidita programo. Inter laboroj kaj okazoj de renkontoj kun la esperantista komunumo, estis planataj ankaŭ ekskursoj por pli bone koni la urbon kiu gastigas la eventon (Ventspils) kaj la ĉirkaŭaĵojn.
La inaŭguro de la Baltiaj Tagoj okazis dimanĉon la 16-an de Julio en la ĉefa salono de la Teĥnika Lernejo, dume ekde lundon la 17-an okazis ĉiutage diversnivelaj Esperanto-kursoj. Krom la AMO-Seminario, estis organizitaj ankaŭ aŭkcio kaj kvizo. La vesperoj estis dediĉitaj al sociemaj aktivaĵoj kaj por la lasta vespero estis organizita evento ĉe la maro inter kantoj kaj dancoj.

Kompreneble ni daŭre laboros por proponi novajn projektojn kaj konstrui kunlaborojn, por plibonigi la konojn kadre de la trejnado de plenkreskuloj kaj por kunpartigi tion, kion ni lernis. Ĉio ĉiam sub la esperantistaj valoroj, neniam ĉi tiom necesaj kiel nuntempe.

 

Il  caldo non ci ferma, anzi ci fa venire voglia di viaggiare verso mete più fresche!
Il 15 luglio siamo andati in Lettonia per partecipare ai Baltiaj Tagoj, che quest’anno finiscono il 22 luglio.
Prima della partenza, abbiamo avuto modo di riunirci il 9 luglio grazie ai fantastici mezzi tecnologici per prepararci al programma previsto. Tra lavori e occasioni di incontro con la comunità esperantista partecipante, erano previste inoltre delle escursioni per conoscere meglio la città che ospita l’evento (Ventspils) e i suoi dintorni.
L’inaugurazione dei Baltiaj Tagoj è avvenuta domenica 16 luglio presso l’Aula Magna della Scuola Tecnica, mentre da lunedì 17 si sono tenuti ogni giorno corsi di esperanto di vari livelli. Oltre al Seminario Activist Maturation (AMO), è stata organizzata un’asta e un quiz. La sera è il momento dedicato alla socialità e l’ultima sera è prevista una serata in spiaggia tra canti e balli.

Naturalmente continueremo a lavorare per proporre nuovi progetti e costruire nuove partnership per migliorare le conoscenze in ambito della formazione per adulti e per condividere quanto abbiamo imparato. Il tutto sempre all’insegna dei valori esperantisti, mai così necessari come oggi. 

Potrebbero interessarti anche

Nel cuore della Normandia

Nel cuore della Normandia

L'evento: il Congresso 2026 di Espéranto-FranceDal 22 al 26 maggio 2026 ho partecipato al Congresso de Espéranto-France, svoltosi a Hérouville-Saint-Clair, in Normandia. Quest'anno erano presenti...

LEGGI DI PIù $