Alvoko1
Ni fiere prezentas al vi alvokon pri Trejnado por Trejnistoj.
- Ĉu vi iam sentis vin motivita aŭ inspirita por trejnado?
- Ĉu vi iam deziris inspiri aliajn per via kono kaj via energio?
- Ĉu vi iam pensis pri ŝanĝi ies mondon kaj kontribui al evoluigo de esperantaj organizoj?
Se vi respondis jese… tio estas via momento. Iĝu TREJNISTO!
TTT2 estas unika oportuno por akiri la necesajn konojn kaj kompetentojn por iĝi trejnisto (interalie agnoskita TEJO-trejnisto).
Kio estas TTT2?
TTT2 estas partnera projekto subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, ĝia celo estas krei novan generacion da esperantaj trejnistoj kaj evoluigi la kompetentojn de la nunaj. La partneroj estas Kosmo Strategio (Britujo), Dana Esperanto-Asocio, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francujo), Bunta Esperanto-Asocio (Italujo) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (Polujo).
La nomo TTT2 markas la kontinuon kun la projekto TTT en kiu aktivis pluraj el la nunaj partneroj.
Grava momento de la projekto estas la ampleksa trejnadprogramo, organizata kunlabore kun TEJO, por provizi la partoprenantojn per ĉiuj kapabloj kaj iloj kiujn ili povus plejbezoni dum sia trejnista kariero. La celo estas doni bazon da konoj, spertoj kaj labormetodoj.
La trejnadprogramo estas ampleksa ĉar la celo estas ambicia, ja oni lernos profesion. La tagoj estos intensaj sed ekscitigaj kaj vi multege lernos, laboros kaj kundividos.
Laŭplane partoprenos 18 aktivuloj, 3 el ĉiu partnero plus almenaŭ 3 aktivuloj ekster la partneraro kies partoprenon la partneroj decidis malavare subteni.
Praktikaj informoj
- Loko: Tuluzo (Francujo)
- Datoj: Ekde la 18-a (alveno) ĝis la 28-a (foriro) de junio 2021
- Daŭro: Alveno + 9 intensaj labortagoj + foriro.
- Kotizoj: 0 € – tio inkluzivas manĝadon, loĝadon kaj lokan transporton. Krome vi ricevos repagon por la vojaĝo se vi partoprenas nome de partnero.
La trejnadprogramo laŭplane okazos ĉeeste en Tuluzo; tamen, kaze ke la sansituacio ne pozitive evoluos kaj la renkontiĝo ne estus okazigebla, reta programo estas opcio.
Kiu povas aliĝi?
Bona trejnisto estas laborema, pasia kaj lernema – tio plej gravas.
Formale la elektotoj devos:
- Flue paroli Esperanton (por prepari materialojn kaj liveri trejnadon)
- Akcepti la sankondutkodon kiun la organizantoj verkos surbaze de la tiam validaj sanreguloj en Francujo kaj de la tiama evoluo de la koronvirusa sankrizo.
- Partopreni ĉiujn sesiojn de la trejnadprogramo.
- Se oni partoprenas tra partnero, aliĝi al la asocio de la lando de kiu oni vojaĝos kaj ricevi ĝian aprobon:
- Kosmo Strategio de Britujo
- DEA de Danujo
- EKC-Tuluzo de Francujo
- BEA de Italujo
- BES de Polujo
Limdato
Via kandidatiĝo estu sendita ĝis la 15-a de majo 2020 al trejnado-de-trejnistoj-ttt2@googlegroups.com. Ni petas la kandidatojn provizi:
- Motivleteron
- Vivresumon
- Indikon pri eventuala aliĝo al partnera organizo
Demandoj
La plej stultaj demandoj estas tiuj kiujn oni ne faras. Por ajna dubo skribu al trejnado-de-trejnistoj-ttt2@googlegroups.com kaj ni plejĝojos respondi al vi.
Alvoko2
Ĉu vi volas iĝi trejnisto?
Ni aranĝas programon por eduki novajn trejnistojn en Tuluzo (Francujo) de la 19-a ĝis la 27-a de junio.
Dum la trejnado ni planas tuŝi la jenajn temojn:
- Trejnista sinteno
- Trejnista komunikado
- Skribvidigo
- Publikparolado
- Diskutfaciligado
- Lernostiloj
- Trejnadprojektado
- Trejnadliverado
- Aktivaĵmastrumado
- Plonĝlernado
- Trejnadpostumado
La evento okazos kunlabore kun TEJO, kadre de partnerado Erasmus+ pri trejnado de trejnistoj inter Bjalistoka Esperanto-Societo, Bunta Esperanto-Asocio, Dana Esperanto-Asocio Esperanto-KulturCentro de Tuluzo kaj Kosmo Strategio.
La partoprenantoj ricevos senpagan loĝadon kaj manĝojn surloke.
Kandidatoj el la partneroj (maksimume 3 po partnero) rajtos ricevi ankaŭ repagon de la vojaĝkostoj.
La partoprenantoj alvenu surloke plejmalfrue la 18an de junio kaj foriru plejfrue la vesperon de la 27-a de junio.
La evento laŭplane okazos ĉeeste en Tuluzo; tamen, kaze ke la sansituacio ne pozitive evoluos kaj la renkontiĝo ne estus okazigebla, reta programo estas opcio.
Ni petas la kandidatojn provizi:
- motivleteron
- vivresumon
- indikon pri eventuala aliĝo al partenra organizo
Laŭbezone ni povus proponi videoalvokon kun la kandidato.
Se vi interesiĝas, bonvolu kandidatiĝi sendante motiviĝleteron kaj resumon de viaj trejnistaj spertoj al ĝis la 15-a de majo.



