Ekde pluraj monatoj la Asocio BEA partoprenas en la eduka projekto “Reta Edukado Nun”, kies ĉefa celo estas la plibonigo de la kvalito de la trejnaj aktivaĵoj por plenkreskuloj, pere de la utiligo de la interreto.
Tiu ĉi celo ne temas nur pri la plibonigo de la kvalito de la aktivaĵoj, sed enhavas ankaŭ la kreadon de komunikaj kaj trejnadaj materialoj por utiligi kaj interŝanĝi inter la partneroj de la projekto kaj kun aliaj organizaĵoj kaj asocioj.
Inter la aliaj celoj de la projekto estas la cirkulado de informoj kaj spertoj ene de ĉiu partnera organizo, cele al la pligrandigo de la profesiaj kaj interfakaj kompetentecoj individuaj kaj por plivastigi la engaĝiĝon de homoj en la organizado kaj kreado de trejnadaj aktivaĵoj.
Dum la unua renkontiĝo de la projekto, okazinta en Kroatio de la 12a ĝis la 16a de Aŭgusto 2021, aperis kaj estis pridiskutitaj kelkaj interesaj temoj por la disvolviĝo de la aktivaĵoj kaj por la plifokusiĝo sur la evoluo de la esperantista komunumo.
La asocioj, kiuj formas la konsorcion (partneradon), estas:
– Bjalistoka Esperanto-Societo, Pollando (kunordiganto)
– Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio
– Kosmo Strategio, Britio
– Esperanto Kulturcentro, Francio
– Bunta Esperanto-Asocio, Italio
Inter la pliprofundigendaj temoj elstariĝis la konsciiĝo kaj la respekto pri la verkistoj kiuj laboras por la realigado de trejnadaj aktivaĵoj kaj de materialoj necesaj por povi ilin disvastigi, por pli bone kompreni la regulojn kiuj regas tiujn aspektojn.
Fakte interreto, ekde sia naskiĝo, disponigas senpage al la komunumoj ilojn kaj rimedojn, kiuj devus esti utiligataj kun konsciiĝo kaj respekto por tiuj, kiuj ilin kreis, kaj kiuj devus esti kunpartigataj por kontribui al la plibonigo de la kolektiva kono.
Ne ĉio, kio estas en la reto estas utiligebla, sed ankaŭ tio kio estas libere utiligebla havas regulojn konendajn kaj respektendajn. Pro tio, naskiĝis la bezono de pli granda konsciiĝo pri la temo de la aŭtorrajto, fako kiu estos pritraktata pli profunde dum la venonta renkontiĝo de la projekto.
Konsciaj pri la graveco de la enreta komunikado, dum la renkontigo oni diskutis ankaŭ pri la neceso plibonigi la grafikan kvaliton de la publikaĵoj, de la trejnaj aktivaĵoj kaj de la materialoj por igi pli alloga kaj por subteni la retan cirkuladon de la informoj pri la projekto.
Hodiaŭ la interreto disponigas grandegan produktadon de informoj, enhavoj, plurmediaj produktoj. Se ili ne estas taŭge zorgitaj, ili kaŭzas konfuziĝon aŭ, eĉ pli malbone, estas punataj de la algoritmoj de la retaj serĉiloj, iĝante nevideblaj al la utiligantoj. Pro tio, oni ankaŭ diskutis pri la gravecon pripensi la problemon de la kvalito de la komunikado de la enhavoj.
Konsekvence, la kreado de retoj pri la kreado de enhavoj kaj de la plurmediaj produktaĵoj, videoj, sonoj, tekstoj pri la temo de la trejnado por plenkreskuloj estas nuntempe nepra por certigi bonan ĉeeston kaj reputacion en la reto.
BEA portis kadre de la projekto “Reta Edukado Nun” sian propran sperton pri la fako de la komunikado, kaj enrete kaj senrete. Fakte, unu el la unuaj aktivaĵoj realigitaj por tiu ĉi projekto estis la kreado de la logoo, kiu devis esti originala, taŭga al la projekta identeco, komprenebla kaj teknike utila al la uzado sur ĉiuj materialoj de la estontaj komunikadoj.
Por la elpensado kaj realigado, BEA proponis la kreadon de la logoo al Studio RAM, kun kiu ĝi jam de pluraj jaroj kunlaboras pri la komunikado de la projektoj kaj pri la kreado de plurmediaj produktoj kaj de reta komunikado. La logoo devis klare esprimi la temon de la projekto, reliefigante la ideon de la reto kaj de la interligo de la homoj kaj de la implikitaj partneroj. Tiel naskiĝis la nuna logoo, aprobita de ĉiuj partneroj kaj tuj utiligita por la komunikoj inter la organizaĵoj, en la retejo kaj kun la nacia agentejo.
Fine, en la renkontiĝo en Kroatio, estis pritraktita la graveco disvastigi, pligrandigi kaj konservi la historion de Esperanto entenatan ankaŭ en historiaj dokumentoj kiujn la unuopaj asocioj de la tuta mondo konservas en siaj arkivoj ĉe siaj sidejoj. Pri tiu ĉi temo intervenis spertuloj kiuj parolis pri kiel la asocioj povas mastrumi la donacojn laŭ la plej bona maniero, donante konsilojn pri kiel korekte konservi la dokumentojn, evitante ke ili estu damaĝitaj, kaj kiel stimuli la disvastigon de tiuj ĉi materialoj igante ilin troveblaj ankaŭ ĉe la publikaj bibliotekoj.
Tiu ĉi lasta temo ligiĝas al la unua parto de la projekto, pri la kvalito de la produktado de enhavoj kaj pri ilia komunikado, kiu realiĝas ankaŭ en la kapablo igi rete disponeblaj ne nur la novajn enhavojn sed ankaŭ tiujn malnovajn. Ĝisdatigante la manieron utiligi ilin, oni fakte atingus pli bonan legeblecon kaj enkadrigon de la historio de Esperanto. Restas ankoraŭ malferma la temo de kiuj iloj estas kreendaj aŭ adoptendaj por la kreado de arkivo de la tuta esperantista mondo.
Oni daŭre parolos pri tiuj ĉi kaj aliaj temoj rilataj al la projekto ne nur en ĉeestaj renkontiĝoj sed ankaŭ dum la pliprofundigaj kunsidoj, kiuj ebligas konstantan komunikadon inter la partneroj. Tiu ĉi maniero komuniki ebligas la identigon de la eblaj problemoj ligitaj al la organizado de la planitaj renkontiĝoj, por povi kolekti retrokuplojn, interŝanĝi spertojn, ellabori solvojn kaj akiri definitive pozitivajn rezultojn.



