Inter Tuluzo kaj Aruto, Francio, de 17an ĝis 20an de marto okazis seminario de projekto “Volade”.
Partoprenis la seminarion reprezentantoj de BEA, Bjalistoka Esperanto Societo, Esperanto Kulturcentro di Tolosa, TEJO, Kosmo Strategio kaj Herberg am Harz Esperanto Urbo.
La 17an de marto alvenis la partoprenintoj kaj vespere estis bonvena vespermanĝo ĉe “Vélo Sentimental”.
La 18an de marto matene ni vizitis la Tuluzan urbocentron kun JoMO, dum la tagmanĝo reprezentantino de la asocio “Parcours Le Monde” prezentis la asocian agadon pri “faciligo de internacia movo” kiu signifas helpi homojn kiuj intenci realigi projekton labora aŭ studa eksterlande kaj posttagmeze ni foriris de Tuluzo, aŭtobuse, por atingi Aruton, kie okazis agadoj de la projekto “Volade” kaj kursoj pri esperanto organizitaj de Esperanto Kulturcentro de Tuluzo.
La 19an kaj la 20an de marto, en Aruto, okazis tri seminarioj pri temoj ligitaj al volontulado:
- Kio estas voluntulo. La seminario intencis konsciigi pri rajtoj kaj devoj de volontuloj de eŭropa volontula servo kaj pri la malsamecoj kun aktivuloj ene de asocioj. Dum la seminario oni klarigis kion faras la tutoro kaj la mentoro kiuj sekvas la volontulon.
- Motivigo. Dum la seminario ni lernis la signifon de “motivo” kaj kelkajn teknikojn pri motivigi volontulojn.
- Alirebleco. Alirebleco estas grava aspekto de okazaĵa organizado; oni devas aranĝi lokon taŭgan ankaŭ por handikapuloj, antaŭvidante la bezonojn de partoprenantoj.
Inter la seminarioj okazis promenadoj al vilaĝoj proksimaj de Aruto.



