BEA nova estraro

La nokto inter la 9a kaj 10 de aprilo, la nova estrato oficialigxis.

Niaj estraranoj estas Anna, Francesco, Marco, Michela kaj Riccardo.
Niaj celoj por la nova jaro estas daure labori al la kreado kaj partoprenado de Europaj projektoj por pluigi temojn kiel gerna egaleco kaj plurkulturismo.
Nia metodo estas ne-formala trejnado por akiri novajn konojn kaj kompetecojn, kaj ni daure celas al profesieco kaj plejboneco.
Ni zorgas la komunikadon sektoron, pli kaj pli investas en g’i por amplekesigi niajn komunikilojn.

Michela Concialdi

Mi estas la prezidanto de BEA j’us re-elektita …dankon!!Ni estu pli fortaj ol la nunaj baroj laborantaj hejme, kune kaj verdaj, por pli bona estonteco. Michela

 

 

Marco Ficarra

Ankaŭ se hodiaŭ ni frontas kontrau’ tre malbelega situacio mi pensas ke ni povas, kaj devas, krei novajn projektojn,ĉar ni bezonas kredi ankoraŭ ke Europo povos esti solidara kaj unuiĝonta. Kune ni konstruas nian verdan estontencon.Dankon pro re-elekti min!

 

Anna Carrera

Mi estas nova estrarano de BEA. Mi deziras kunlabori pozitive kun BEA por kunligi esperantajn asociojn per verda fadeno.

 

 

Francesco Fagnani

Saluton, mi estas Francesco kaj mi estas 24 jarojn aĝa. Mi lernis Esperanton en la jaro 2014 kaj eke de tiam mi estas aktiva en pluraj esperantaj asocioj, inter kiuj BEA – Bunta Esperanto-Asocio, la Itala Esperantista Junularo kaj la Milana Esperanto-Klubo.

 

Riccardo Lamperti

Karaj, kiam en decembro 2015 mi konatiĝis kun la Asocio, mi neniam pensis ke iam ajn mi iĝus la sekretaristo de ĝi. Dum la lastaj jaroj mi pensas ke mi multe laboris kaj kontribuis al la evoluigo de BEA. Mi sincere kaj honeste kordankas la estraranojn kun kiuj mi plurjare laboris. Same mi kordankas la aliĝitajn membrojn kiuj konsideris nin kaj niajn ideojn kaj projektojn fidindaj.

Potrebbero interessarti anche

Nel cuore della Normandia

Nel cuore della Normandia

L'evento: il Congresso 2026 di Espéranto-FranceDal 22 al 26 maggio 2026 ho partecipato al Congresso de Espéranto-France, svoltosi a Hérouville-Saint-Clair, in Normandia. Quest'anno erano presenti...

LEGGI DI PIù $