BEA, Bunta Esperanto-Asocio, decidis subteni TEJO-n (Tutmonda Esperanto Junulara Organizo) iĝante ties dumviva patrono. Iĝi dumviva Patrono de TEJO reprezentas formon de subteno stabilan kaj konkretan, kiu iras trans la unuopaj projekto aŭ iniciato.
La kroma beleco de tiu ĉi ago kuŝas en la fakto ke BEA decidis tion fari en la jaro dum kiu la temo de la UK (Graz, 1-8 Aŭgusto 2026) estis dediĉita al la daŭripoveco de la volontulado, ankaŭ sekvante la principojn de la agendo 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj.
La elekto naskiĝas el simpla konvinkiĝo. La partopreno de la junuloj bezonas esti subtenata en konkreta maniero, ne nur deklarata kiel valoro. Renkontiĝoj, trejnado, internaciaj kunlaboroj postulas kontinuecon, kaj kontinueco bezonas rimedojn.
Inter la statutaj celoj de nia asocio, pere de Erasmus+, estas la volo ebligi la aktivan partoprenon en kongresoj kaj en esperantistaj eventoj, kaj permesi al komencantoj sperti rekte la belecon renkonti homojn el diversaj landoj kiuj komprenas unu la alian sen la neceso de perantoj kaj utiligante la internacian lingvon Esperanto.
Tiu ĉi tipo de sperto, laŭ la kredo kiu movas nian asocion, aldonas ion kion oni malfacile trovas aliloke. Ofte tia ĉi sperto povas transformi komencan scivolemon en intereson pli profundan kaj daŭran.
Subteni TEJO-n, kun kiu BEA jam ofte fruktodone kunlaboris, signifas do kontribui al kreo de kuntekstoj en kiuj tiuj ĉi spertoj iĝas eblaj. La moviĝoj kaj la patroniĝo agadas laŭ niveloj malsamaj sed kompletigaj: la unuaj kondukas la homojn al renkontiĝoj, la dua subtenas la kontinuecon de la internaciaj junularaj aktivaĵoj kiujn TEJO antaŭenigas kaj organizas.
Pro tiu kialo ni invitas asociojn kaj unuopajn esperantistojn al informiĝo pri la patroneco de TEJO kaj, laŭ la propraj eblecoj, al kontribuo. Plifortigi la junularan partoprenon estas unu el la plej rektaj manieroj subteni la movadon cele al renoviĝo kaj al bonvenigo de la alvenantoj.
BEA, Bunta Esperanto Asocio, ha scelto di sostenere TEJO, la Tutmiunda Esperanto Junulara Organizo, diventandone patrono a vita. Divenire Patrono a vita rappresenta una forma di sostegno stabile e concreto che va oltre il singolo progetto o la singola iniziativa.
La bellezza aggiuntiva di questo gesto risiede nel fatto che BEA ha scelto di farlo proprio nell’anno in cui il tema del congresso mondiale di Esperanto, (Graz, 1-8 agosto 2026) è stato dedicato proprio alla sostenibilità del volontariato seguendo altresì i principi dell’agenda 2030 promossi dalle Nazioni Unite.
La scelta parte da una semplice convinzione. La partecipazione dei giovani ha bisogno di essere sostenuta in modo concreto, non solo dichiarata come valore. Incontri, formazione, collaborazioni internazionali richiedono continuità, e la continuità richiede risorse.
Tra gli obiettivi statutari della nostra associazione, attraverso i fondi Erasmus+, c’è la volontà di rendere possibile la partecipazione attiva ai congressi e agli eventi esperantisti e permettere ai neofiti di sperimentare in prima persona la bellezza di incontrare persone provenienti da paesi diversi che si comprendono vicendevolmente senza necessità di intermediari e utilizzando la lingua internazionale, l’Esperanto.
Questo tipo di esperienza, secondo il pensiero che muove la nostra associazione, aggiunge qualcosa che difficilmente si trova altrove. Spesso un’esperienza di questo tipo può trasformare una curiosità iniziale in un interesse più profondo e duraturo.
Sostenere TEJO, con cui BEA ha già spesse volte e proficuamente collaborato, dunque, significa contribuire a creare i contesti in cui queste esperienze diventano possibili. Le mobilità e il patronato agiscono su livelli diversi ma complementari: le prime portano le persone agli incontri, il secondo sostiene la continuità delle attività giovanili internazionali che TEJO promuove e organizza.
Per questo stesso motivo invitiamo associazioni e singoli esperantisti a informarsi sul patronato di TEJO e, secondo le proprie possibilità, a contribuire. Rafforzare la partecipazione giovanile è uno dei modi più diretti per sostenere il movimento a rinnovarsi e ad accogliere chi arriva.


