
Je la komenco de novembro, profitante je paŭzo de deko da tagoj el miaj universitataj devoj kaj ĉiutaga vivo, mi pasigis mian tempon vojaĝante en novajn landojn, ankaŭ ĉifoje kun kaj pere de Esperanto.
Tial, mi partoprenis en la Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, alimaniere mallongigata “KAEST”, aranĝo okazanta en Ĉeĥio aŭ Slovakio.
En 2024, la eventon oni tenis de la 7-a ĝis la 10-a de novembro en la Slovaka nordokcidenta urbo Žilina, malgranda sed siamaniere ĉarma.
KAEST-n ĝuis pli ol 60 homoj el 10 nacioj, el kiuj mi denove estis la plej juna (oficiale estis kelkaj gejunuloj, sed malmultaj).
Dum ĝi okazis pluraj interesaj prelegoj kaj aktivaĵoj pri la du makrotemoj enhavataj en la eventa titolo.
La Konferenco okazis en hoteleto iom for del la centro de Žilina. Mi havas nenion apartan por rakonti pri tiu loko, kaj ĝenerale ne malŝatis ĝin.
Estis sendube utila sperto por mi, specife ĉar ĝi permesis al mi pensi pri tematikoj, kiuj estas por tiel diri “fremdaj” por mi kaj ĉiukaze eksteraj al miaj kutimaj studadoj.
Mi taksas tiun ĉi “plongiĝon” en tiajn vastajn kaj pliprofundigindajn kampojn tute efikan por plilarĝigi miajn horizontojn, renkonti diversajn realecojn, pri kiuj mi ĝenerale ne okupiĝas, kaj kompreneble kreski kiel homo.
La Konferenco daŭris tri tagojn, kaj inter la prezentadoj, kiujn mi aŭskultis, estis tiu de Gabriele Esposito, Itala samideano, kiu parolis pri la rolo de Esperanto en la solvado de internaciaj malkonsentoj, parolante el filozofia vidpunkto kaj ĉiam permesigante malferman dialogon kaj je la fino eĉ etan debaton.
Grandan, seriozan temon li traktis, kaj sage li faris tion, laŭ mia juĝo.
Mia preferata aktivaĵo – eble pli ludo – estis uzado de Virtuala Realeco: mi metis vidilon antaŭ miaj okuloj kaj estas absorbita kvazaŭ en alian dimension, kaj starigis kontakton kun la nova medio, kie mi trovigis, ekz. ĉionpafa ludo kaj maĉo de tabloteniso kontraŭ klono de mi.
La VR estas tre populara ekde jaroj sed ĉiam tre aktuala, kaj kapabli uzi ĝin konscie plej verŝajne estos granda avantaĝo en ne tro foraj tempoj.
Aldone, mi ĝin studis en pluraj universitataj kursoj de mi, estis vere scivolema vivi similan sperton kaj finfine sukcesis plenigi mian deziron: kia kontentigo, fakte!
Krom tiu ĉi aspekto, estas ankaŭ amuze “perdiĝi” en la mondoj, kiujn tiuspeca realeco metas je nia dispono.
Mi vere dankemas al KAEST kaj ĝiaj organizintoj kaj prelegintoj pro esti ofertintaj tian ĉi eblecon.
Mi ŝatis ankaŭ la elektitan lokon, kie okazigi KAEST-n: Žilina estas ja malgranda kaj havas vere malmultenombrajn vidindaĵojn, sed ĝi tute ne estas izolata urba centro.
Ĝi havas ĉiajn komfortojn pri manĝaĵo, akuratega publika transporto, vendejoj ktp..
Kulture, menciindas nur du ĉefplacoj kun la du ĉefpreĝejoj kaj la vojoj, kiuj konektas ilin. Ene, la trajnstacidomo estas nenio aparta, sed ekstere ĝi montras pompajn vitraĵojn kun homoj en lokaj Slovakaj vestaĵoj kaj okupataj en kamparaj aktivaĵoj.
En la norda limo de Žilina estas ankaŭ la Kastelo Budatín, kien iris la partoprenintoj dum komuna ekskurso.
La temperaturoj en novembro estis kompreneble malaltaj, kaj nokte ili facile falis sub 0°C, sed ni adaptiĝis sen tro aĉaj problemoj.
Tio, kio vere ĝojigis min, estis la ĉirkaŭa regiono de Žilina: la urbeto troviĝas en baseno inter la Tatra Montoj, dividataj inter Slovakio kaj la sudo de Pollando.
La pejzaĝoj tie estas certe spirhaltigaj, kaj mi simple ne rajtis matrafi ilin!
Tial, kune kun amiko, mi ekskursis al Jánošíkove diery: ni faris simplan trekking-n en mezo de mirinda naturo kun aŭtunaj koloroj. Ni sekvis padon laŭ riveretfluo inter rokmuroj (fendego), kun multe da etaj akvofaloj. Ĉiuj panoramoj, lumo-ombro raportoj kaj specife ĉiu paŝo estis simple magiaj.
Estis perfekta okazo por reŝarĝi miajn energiojn kaj renaski.
Mi ege feliĉas, ke la restado en Slovakio permesis al mi ankaŭ ekkoni la landon pli konkrete, ĉisence de pli proksime.
Plua netrafebla programero estis speco de Trinkomanĝa Nokto, kiu okazis eĉ dufoje, dum kiu oni kiel kutime gustumis produktojn el malsamaj landoj (mi aparte amis fadenigecan fromaĝon).
Niaparte, Italio oferis nur kelkajn dolĉaĵetojn.
La plejparton de la atento kaptis la vasta aro da Slovakaj vinoj kaj alkoholaj drinkaĵoj (Hungara Unicum en mia koro!). Estis komuna gustumado de ili, kaj poste la vespero antaŭeniris per kunaj gajaj momentoj, ankaŭ kun muzikado kaj kantado.
Antaŭ eniri Slovakion, mi pasigis du tagojn en Krakovo, belega Pola suda urbo, kien mi flugis atendante la komencon de KAEST (ĝia flughaveno estas la plej proksima al Žilina). Tie troviĝas interalie strato kun la nomo de Zamenhof.

Ekde iom da tempo mi intencis viziti Krakovon, konante ĝiajn belecojn. Mi specife vizitis la Muzeon Czartoryski-n, kiu gastigas la faman Damon kun ermeno (1488-90) de Leonardo da Vinci, kaj enhavas pompajn ekspozicsalonojn kun artaĵoj pri la Pola kaj Eŭropa historio.
Menciindas ankaŭ Pejzaĝo kun la erarinta filo (1638) de la Flandra Rembrandt van Rijn.
Krakovo havas vere ĉarman malnovan urbon, kun la plej granda mezepokeca ĉefplaco en la Malnova Kontinento, kiu paradas la iaman tekstilan merkadon rynek (nuntempe loko, kiel aĉeti suvenirojn), la solenan preĝejon dediĉatan al la Virgulino, la horloĝturon kaj la ŝikan straton Floriańska, unigantan la placon al la ekstero de la urbo.
Estas ankaŭ kastelo kaj katedralo sur la monteto Wawel, iom super siaj ĉirkaŭaĵoj kaj havanta alian belan, panoraman vidpunkton.
La rivero Vistulo fluas en la suda parto, tuj sub la kvartalo de la sinagogo.
Mi aprecis la grandan atenton, kiun Poloj havas por publika verdaĵo kaj naturo, la publikaj spacoj, la preskaŭ ĉiea pureco de stratoj kaj trotuaroj.
Mi ricevis impreson de kalmeco kaj trankvileco pri la vivo en Krakovo.
Se mi ne tro sukcesis en Slovakio, estas en Pollando, kie mi plurfoje gustumis la nacian kuirarton: mi manĝis la famajn buletojn pierogi-n kaj la gołąbki-n, t.e. rizo kaj viando envolvataj en kuiritaj brasikfolioj kovrataj de tomatsaŭco. Smacznego!
Kiam estis tempo por forlasi Pollandon por Slovakio, mi profitis je la favora trajnvojo por halti kelkajn horojn en Auschwitz (Oświęcim) por viziti la tristajn eks koncentrejon Auschwitz kaj ekstermejon Auschwitz-Birkenau, tute vizitindaj, sugestivaj kaj reflektigaj lokoj pri la militaj abomenoj kontraŭ senkulpaj homoj.
Do, entute alia granda, neforgesebla sperto en Esperantujo, esplorante novajn altvaloraj landojn, pro kiu mi dankas al Bunta Esperanto-Asocio (BEA), kiu ankaŭ ĉifoje ebligis min vojaĝi pere de ĝi.
Kaj al vi dankon pro via atento, karaj legantoj, kaj ĝis la venonta!
Via Diego




