FESTO 2025… mia sperto!

  • Home
  • /
  • FESTO 2025… mia sperto!

Kiam, inter la fino de decembro 2024 kaj la komenco de januaro 2025, mi troviĝis en Belgio kiel partoprenanto en JES, kaj ekaŭdis la unuajn reklamojn pri la onta FESTO – jam planita por okazi fine de aŭgusto en la urbo Moissac, 70 kilometrojn for de Tuluzo, ne nur ĉefurbo de Okcitanio sed ankaŭ grava loko por Esperantujo – mi ne ĝisfunde kredis ilin. Mi simple pensis ke tio estas plia klopodo okazigi eventon kies lasta fojo datiĝis je la jaro 2014, kaj ke ĝia destino estos, same kiel la pasintaj jaroj, la neevitebla nuligo. Tamen, jam tie kaj tiam, io ekkaptis mian intereson: la fakto ke la organizantoj menciis al mi sian intencon centri tiun eventon ĉirkaŭ muziko. Rilate al tio, mi bezonas iom detaligi: mi estas esperantisto ekde 13 jaroj kaj muzikisto ekde 17, kun ĉefe klasika trejnado en fortepiano kaj operkantado, kaj sperto pri instruado. Muziko por mi ne estas nur pasio, sed vere mia ĉefokupo kaj mia laboro, kaj kvankam mi havas multajn kromajn interesojn, mi ne dezirus profesiiĝi en io ajn alia; pro tio, mi ĉiam estis iom frustrita rilate al la fakto ke, en Esperantujo, muziko ja estas taksata kiel grava parto de nia kulturo kaj komunuma sperto, sed preskaŭ ĉiam kiel flanka afero. Kutime, en niaj renkontiĝoj kaj en niaj asocioj, la ĉeftemoj estas aliaj, pli kongruaj kun la mondo de aktivismo aŭ kun lingvemo, literaturemo, matematikemo kaj informadikemo, tre disvastiĝintaj ĉe la plejparto de tiuj kiuj lernas Esperanton: ke muziko finfine estu la ĉefrolulo en iu E-renkontiĝo, ne faka aŭ niĉa, sed populara kaj jam konata de ĉiuj, kia FESTO estas, ŝajnis al mi revo finfine realiĝonta. Tial, kvankam kun iom da singardo, mi donis mian antaŭdisponeblon partopreni, dum ankoraŭ ne ekzistis difinita plano pri kion mi devintus fari ekzakte. Sed la plej bona parto ankoraŭ devintos veni: inter aprilo kaj majo difiniĝis ke la internacia organizo OFAJ (en Esperanto: Franc-Germana Junulara Oficejo, mallonge FraGeJO) akceptis subvencii projekton, okazontan ĝuste dum FESTO, rilatan al la muzika kaj ĝenerale arta formado de bunta aro da francaj, germanaj kaj katalunaj junuloj, kaj ke iliaj trejnistoj estos ĝuste esperantistoj kun sperto en muzikrilataj fakoj. Estis do logika konsekvenco ke oni proponu al mi roli kiel trejnisto en tiu projekto kaj ke mi entuziasme akceptu, kaj danke al tiu novaĵo mi ankaŭ ricevis la certecon, ke la festivalo ja estos okazinta. Je tiu punkto mia koro estis venkita, la komenca singardo fandiĝis kiel neĝo sub la suno, kaj la flamo de mia entuziasmo ekardis forte kaj alte: finfine mi povis ne nur plene doni mian profesian kontribuon al Esperanto-evento, sed ankaŭ renkontiĝi kun ega kvanto da famaj kaj konataj E-muzikartistoj. Aldone, kiel ĉiam, mi povis kalkuli je la konstanta subteno de Bunta Esperanto Asocio (BEA), en kiu mi fiere membras, kiu ĉiam faciligas la italajn esperantistojn vojaĝi tra Eŭropo por akiri aŭ transdoni kompetencojn kaj sperti neforgeseblajn travivaĵojn. Nome, BEA estas asocio akreditita de la nacia Erasmus-a agentejo Indire, kaj pro tio ĝi partoprenas en la eŭropa projekto Erasmus+, kiu disdonas mallongan moviĝeblecon por plenkreskuloj: tial, mi havis la eblon ricevi financan subtenon por partopreni al FESTO ĝuste kiel trejnisto kadre de la OFAJ-projekto. Finfine venis la tago de mia ekvojaĝo: indas mencii, ke du tagojn antaŭ la komenco de la festivalo mem, mi ĝoje havis la okazon konatiĝi kun Flo Martorell, fondinto de Eŭrokka kaj Vinilkosmo, kaj viziti la ege impresajn studiojn en kiuj la plejparto de la plej konataj (kaj plej ŝatataj!) Esperanto-albumoj estis surbendigitaj: mi denove tre dankas lin pro tiu ĉi ŝanco! Tio montris klare al mi ke vere ekzistas lokoj en Esperantujo, eĉ profesiaj, en kiu muziko ja estas la ĉefintereso kaj ĉefokupo, anstataŭ iu flankaĵo aŭ distra aktivaĵo. Jam vidante la seriozecon de Flo kaj liaj helpantoj, ekzemple en la elektado kaj mastrumado de la teknika materialo, mi tuj komprenis ke estis granda kolektiva volo ke la evento estu kiom eble plej altnivela; plian konfirmon mi havis kiam mi vidis tie en Moissac, rekte antaŭ miaj okuloj, la eliton de la muzika artistaro de la tuta Esperantujo: Gijom’, Kimo, jOmO, Platano, estas nur kelkaj el la tre famaj kaj elstaraj nomoj kiuj briligis FESTOn pere de siaj cesto kaj kontribuo, ne nur per siaj memorindaj koncertoj sed ankaŭ ofertante fakajn atelierojn kadre de la OFAJ-projekto – ekzemple pri tradukado kaj adaptigo al aliaj lingvoj de kanzonaj tekstoj, kanzonverkado aŭ DĴ-a skrapumado. Ankaŭ la teknika teamo, konsistanta el Flo mem, Melono (krom teknikisto, tre rimarkinda profesia ĵazpianisto) kaj Giovanni, provizis interesajn atelierojn rilatajn al sonteknikaj kaj muzikindustriaj aspektoj, kiel akustiko aŭ surbendigo kaj produktado de muzikalbumoj. Ĉiuvespere okazis ne nur unu, sed eĉ du koncertoj, sinsekve: unu ĉe la ekstera ĉefa scenejo, kiu troviĝis en la granda herbejo ĉe la malantaŭa flanko de la festivalejo (alternative, dum la pluvaj tagoj, interne en la manĝejo, kiu estis sufiĉe granda salono taŭga por tio); la alia, tipe kun pli intima karaktero, en la salono kiun oni uzis kiel gufujon. Klasikmuziko mem, ĉefe esprimita laŭ la fortepiano, estis sufiĉe grava rolulo, konsiderinte ke mi ne estis la nura ĉeestanto trejnita en tio: gufujo ekzemple estis perfekta loko por klasikmuzikaj koncertetoj, kaj ankaŭ en la OFAJ-projekto ni trejnistoj multe baziĝis sur ĝi. Ĝuste rilate al la projekto, mi sentas min tre dankema pro la emocia malavareco de ĉiuj partoprenantoj, kiuj ĉefe estis tre muzikemaj kaj scivolemaj lerni pli, mense malfermitaj al novaj spertoj kaj, kiel multe da esperantistoj, tre sentemaj – en la plej bona senco de la vorto, kiel decas al artisto. Estis inter ili diferenco de nivelo: kelkaj estis trejnitaj muzikistoj, aliaj neniam ricevis formalan trejnadon sed tamen okupiĝas pri muziko ekde multaj jaroj, aliaj jam scipovis iom ludi instrumenton aŭ kanti, kaj por aliaj tiu estis tute nova sperto; tamen, tiu nivela plureco ne estis obstaklo al la laboro sed reciproka riĉigo, kaj ofertis al ni trejnistoj pli da varieco en la elektoj kaj eblecoj. Parolante pri la trejnistoj, mi tre ŝatis kunlabori kun ili kaj spekti ilian laboron. Mi dankas ĉefe Linda kaj Pol, kun kiuj mi kunpartigis la komunajn aktivaĵojn (kiel ekzemple la koruson): surscenigi finan koncerton de la lernintoj dum la antaŭlasta tago de la festivalo ne estis facila sed vere indis, kaj danke al la kunaj klopodoj tio elturniĝis eĉ pli bone ol kion mi estis imaginta. Mi volas elkore danki ĉiujn partoprenantojn por fidi je ni tiom plene kaj sin doni al ni tiom disponeble, kaj mi esperas ke tiu sperto vere lasis ion al ili, kaj ke ili gardos ĝin en siaj koroj kvazaŭ trezoro; espereble ĝi revekis aŭ plifortigis en ili la emon muzikumi ĉiam pli kaj pli bone. Fina mencio pri la festivalejo mem, dum la jaro normale uzita kiel edukejo, kiu laŭ mi estis aparte taŭga al niaj celoj: ĝi estis sufiĉe granda sed ne tro, bone ekipita per ĉio kio necesis, kaj ĝi helpis krei la taŭgan etoson por Esperanto-renkontiĝo. Laŭ la datumoj de la organizantoj, oficiale la aliĝintoj estis 94 (tamen venis entute 110-120 homoj, konsiderinte tiujn, kiuj aldoniĝis surloke lastminute), kaj 48 el ili ĉeestis tuttempe; mi taksas ke kune en la ejo en la sama momento ni estis probable maksimume inter 70 kaj 80. Tio signifas ke la festivalo estis nek tro granda nek tro malgranda, kio ebligis ambaŭ la interkoniĝon de multaj diversaj homoj kaj la kreiĝon de sufiĉe da intimeco kaj proksimeco inter ili: ekzemple, mi renkontis denove plurajn samideanojn, kiujn mi jam konis dum la antaŭe menciita JES en Belgio, kie la partoprenantoj estis multe pli kaj la ejo ege pli granda, sed dum FESTO ĝenerale mi sukcesis pliprofundigi la rilatojn kun ili kaj pasigi pli da tempo kune. Probable ankaŭ la somera etoso helpis tiucele, sed mi pensas ke la strukturo de la ejo favoris multe pli la renkontiĝojn kaj la kunigojn. Estis sufiĉe bona ekvilibro inter fermitaj kaj malfermitaj lokoj: ekstere larĝaj herbejoj, inkluzive de tiu enhavanta la scenejon, eĉ naĝejo (kvankam mi iom timis la ĉirkaŭflugantajn abelojn), kaj interne multe da salonoj kaj lernoĉambroj. Se mi kritiketus ion, tio estus nur la manko de unuopaj kaj duopaj dormoĉambroj por tiuj kiuj dezirus iom pli da privateco aŭ simple ne emus tranokti en amasloĝejo, sed aliflanke ĉiu ĉambro entenis inter 4 kaj 6 homojn, do eĉ ne tiom amase. Fine, la du kujrejaj skipoj, kies estroj respektive estis Michael Boris Mandirola kaj Gert Brazilano, proponis al ni, laŭ la indikoj de la organiza teamo, ekskluzive veganan manĝon dum la tuta festivalo, pro kialoj kiuj estis kaj ideologiaj kaj praktikaj; tamen, estis hiperbazaro vidalvide al la festivalejo por tiuj, kiuj emis aĉeti bestdevenajn manĝaĵojn, kaj eĉ la trinkeja teamo (kiu, parenteze, sin ekipis per pluraj centoj da litroj da loke produktita biero) distribuis fromaĝon kaj kolbason al tiuj, kiuj deziris. Resume, mia fina taksado rilate al FESTO 2025 ne povas ne esti tre pozitiva: la ĉefrolado de muziko, la taŭgeco de la ejo, la kvanto kaj kvalito de la ĉeestintoj, la somera etoso, la simpatio kaj disponeblo de la organiza teamo (kiun mi ankoraŭ multe gratulas kaj dankas) kaj multaj pliaj aferoj, kuniĝis en evento, kiu certe estis inter la plej ĝueblaj de mia tuta esperantista vivo. Tiu mezaŭgusta semajno en Moissac forflugis rapide, kiel feliĉa momento, kaj de tiam mi senpacience atendas novan similan sperton, iam, ie, en tiu mirinda kaj kalejdoskopa mondo-en-la-mondo kiun ni fiere nomas “Esperantujo”.
Giorgio Di Nucci

Potrebbero interessarti anche

Nel cuore della Normandia

Nel cuore della Normandia

L'evento: il Congresso 2026 di Espéranto-FranceDal 22 al 26 maggio 2026 ho partecipato al Congresso de Espéranto-France, svoltosi a Hérouville-Saint-Clair, in Normandia. Quest'anno erano presenti...

LEGGI DI PIù $