Di Diego F. Lotesto
Post la lastjara sperto en Klaipėda, Litovio, mi ĉijare veturis al Latvio okaze de la 57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. En 2023, ili estas gastigitaj de la marurbeto Ventspils, ĉe la Latva okcidenta marbordo. Mi partoprenis pere de BEA, kune kun aliaj Italoj.
Male ol 2022, mi bedaŭrinde perdis ĉirkaŭ tri tagojn da restado, pro flughavena striko ekzakte dum mia tago de ekveturado! Krom tio ĉi, ĉiuj flugoj kaj delokiĝoj glate iris.
La nomo ‘Ventspils’ literale signifas ‘Kastelo ĉe la Venta’, t.e. la rivero, kiu fluas en ĝi.
Ventspils estas tre – eblo tro – dezerta loko: sur ĝiaj stratoj marŝis malmultaj homoj, je ĉiuj horoj de la tago. Nokte, nepriparolinde! La nia estis praktike la nura grupo, kiu promenadis post vespermanĝo.
La vilaĝo estis freŝa kaj venteca: estis pli bone surhavi felpon au iun kovrantan vestaĵon por ne malvarmiĝi. La vetero estis ĉiam variebla, kun nuboj kaj suno kaj sporadaj, feblaj pluvofaloj.
Preskaŭ ĉiuj eventanoj tranoktis en hotelo tuje en la ĉirkaŭaĵoj de la teknika lernejo; en la du ejoj okazis la plejparto de la aktivaĵoj.
Nu, mi nun ŝatus evidentigi la ĉefan diferencon, kiun mi perceptis dum miaj du BET-restadoj.
En Litovio, mi plurfoje sukcesis alproksimiĝi la tipecon kaj lokan diversecon, kaj geografie kaj kulture kaj manĝaĵe. Mi tiel kreis mian propran ideon prie, rekte derivitan de mia persona sperto.
En Latvio, mi eble ne tro malkovris multe da tradicioj aŭ kutimoj de la lokanoj, sed mi ĉiukaze havis mian kulturigan momenton. Dum ekskurso laŭ la marbordo, la BET-anoj renkontis la tieldiritajn ‘Livojn’, certe unu el la plej malvastaj kaj endanĝerataj homaj minoritatoj de la tuta mondo.
Tiuj ĉi homoj loĝas en deko da ĉemaraj vilaĝoj, kun muzeoj kaj kulturaj centroj, kaj ilia ligvo, la Liva, tute ne rilatas al la Latva: ĝi havas parentecon kun ugro-finnaj idiomoj. Laŭ la fontoj, antaŭ dek jaroj okazis trista fakto: la lasta Liva denaska parolantino mortis. Tamen, la ‘liveco’ ne malaperis, kaj nun ĝi estas nun renaskiĝanta kaj eĉ instruata dum kelkaj universitataj kursoj.
Do, jen tio, kion mi trovas malsama, komparante miajn ĝisnunajn BET-spertojn: Litovio permesis al mi rekte ekkoni ĝin; Latvio prefere montris al mi eron de si, kaj eĉ altvaloregan!
Kompreneble, estis oftaj la amuzaj momentoj, pasigitaj kune kun miaj geamikoj: al la plaĝo, sur la vojoj de Ventspils, en arbaroj, en superbazaroj, en Meksikaj restoracioj…
Kaj la lastaj tagoj antaŭ reveni hejmen estas pasigitaj en la ĉefurbo Riga, eta sed ĉarma kaj tre eleganta, danke al ĉiuj siaj Art Nouveau artaĵoj.
Ni tie vizitis la ĉefpreĝejon – kun klostro kaj kie mi i.a. aŭakultis horgankoncerton – la muzeon pri Latva Arto, ortodoksan preĝejon kaj panoraman turkonstruaĵon.
Por konkludi, alia formativan kaj nemankeblan sperton mi travivis!
Esperantujo plibeligas ĉion, ĉu vi ne kredas?
Tio ĉi estas ĉio por nun, ĝis la venonta fojo!




