Diego F. Lotesto | lundon, la 9-an de januaro 2023
Esperanto ebligas vivi ĉiujn jarpartojn kaj -festojn kune kun gesamideanoj, daŭrigante lerni!
Do, jen kial mi ege volonte pasigis la novjaran nokton en Germanujo, partoprenante la JES-n, la finjaran, unusemajnan aranĝon, kiu en tiu ĉi kazo brakumis la komencon de 2023.
Ĝi okazis en Löwenberger Land, komunumo iom pli norde ol Berlino.
Kiel ĉiam, la evento oferis al mi multajn aktivaĵojn por kreskigi miajn konojn kaj kapablojn rilate al pluraj temoj: ekzemploj inter ili estis teatro, eskterlandaj dancoj, (kart)ludoj, kino, muziko kaj interesaj scivolemoj (ankaŭ pri Italio mem)!
Pritrakante pratikan aspekton, mi havis la okazon – se ne la devigon – pli maturiĝi: mi akiris pli efikajn organizkapablojn. Mi ekzemple nepre devis trovi iom da tempo por studi pro alproksimiĝinta universitata ekzameno, kaj mi bonŝance realigis mian volon. Mi trovis oportunan tempsubdividon de miaj tagoj, laŭ la rimedoj, pri kiuj mi disponis.
Aldone, mi afirmas, ke ĉi tiaj spertoj en kaj fizika kaj emocia loko kiel Esperantujo ofte permesas al mi iĝi pli respondeca juna plenkreskulo.
Sammaniere, ili helpas al homo kiel mi pli bone kompreni, kio pli gravas kaj taŭgus fari. En la pasinteco, mi ofte havis malfacilecojn rapide taksi la situacion kaj agi konsekve, ĉar estis tro da opcioj por elekti. Nun, mi progrese estas akiranta tiun ĉi kapablon.
Homnivele, kiel kutime, oni povis ekkontakti multenombrajn kulturojn kaj tradiciojn el la tuta mondo; siaj sociaj rilatoj povis esti ekzercataj. Oni iĝas ero de mirinda, mondcivitana mozaiko. Respekto por la aliaj, kreado de novaj sentoj, aparteno al tute nekutima, tamen altvalora homgrupo kontentigis kaj kontentigas min pleje!
Dum simila evento kiel JES, mi estas aparte atenta al la media aspekto, kiu ĉiam restas kara al mi: ne mankis naturo; senlimaj arbaroj troviĝis ĉirkaŭ la loĝejo “Am Wald”.
Kaj kiel ne povi rakonti pri la proksimaĵoj de la kongresejo? Kredu min aŭ ne, sed mia restado en Germanio enhavis ankaŭ “historian lecionon”, tiun pri la koncentrejo de Sachsenhausen (pr. Zaksenhaŭzen), ĵus ekster la centro de la urbeto Oranjenburgo, kiu funkciis de 1936 ĝis 1945. Povi lerni iom pri la realaĵo de foraj jaroj – sed ne tro – estis tre sugestia, kaj donis al mi pli detalan kadron de la loko, apud kiu mi ĉeestis JES-n.
Berlino, kun siaj konategaj vidindaĵoj, estas urbo, kiun oni amas aŭ malamas. La muro, la Brandeburga arko, la parlamenta konstruaĵo (Reichstag) ktp sentigis min pli konektata kun la realaĵo. Mi konfesas, ke mi jam klopodis dufoje viziti la Germanan ĉefurbon, sensukcese pro la pandemio. Do jen alia atingita alvenpunkto!
Por konkludi: JES plaĉis al mi.
Ĝi povas kompreneble esti plibonigata (ne plu nur la vegetara manĝebleco, bonvolu!): ĉiam estos plibonaĵoj kaj malplibonaĵoj, tio estas unu el miaj devizoj.
Miaopinie, eblas trovi ĝeneralan sencon rilate al la JES-sperto: akcepti la novan jaron, pretigante sin al ĉiuj ĝiaj venontaj defioj, okazoj, farendaĵoj, kun espero kaj pozitivaj intencoj! Kaj kiu pli bona okazo por tio povus ekzisti, se ne esti kun gekaruloj kaj geamikoj?!



