Diego Lotesto—
Pasigi kelkajn malstreĉajn tagojn en trankvila loko, ĉiam lernante?
Do, en Esperantujo ankaŭ tio ĉi eblas!
Jen mia komento pri mia sperto rilate al la RenKEJtiĝo, novega, tritaga esperanta aranĝo organizita de KEJ, Kataluna Esperanto-Junularo, kiu interalie permesigas la vortludon kun la nomo de la evento!
Substrekinda estas la fakto, ke tiu de 2023 estis verdire la unua ĉi tia aranĝo, do ĝi estis kiel vera defio por la organizantoj. Persone, mi diras, ke laŭ mi ili ĉiam streĉiĝis por fari sian plejbonon, kaj ili plene sukcesis!
La RenKEJtiĝo daŭris de la 24-a ĝis la 26-a de Februaro 2023.
Ĝi okazis en Manresa, kulture, arte kaj ekologie tre altvalora kaj mirinda urbo.
Sed unue, mi atingis Barcelonon (ame nomata ‘Barna’ de siaj enloĝantoj) per fliksbuso, kune kun du geamikoj, kaj tie restis la unuan tagon. Tie, ni revidis malnovajn vizaĝojn, kiel tiujn de kelkaj Katalunaj gesamidanoj. Ili ofertis al ni nokton da gastigado. Kun ili, ni faris duontagan viziton de la Kataluna ĉefurbo, inter la plej konataj vidindaĵoj: la Sagrada Família kaj Santa Maria del Mar, Arc de Triomf, la Rambla, Montjuïc, Plaças de Catalunya kaj d’Espanya… Danke al niaj amikoj esperantistoj, kiuj normale vivas en la urbo, mi povis malkovri kelkajn kaŝatajn, vidindajn angulojn de Barcelono, kaj lernis ion novan pri ĝia historio.
Mia nura bedaŭro estas, ke ne estis tempo por admiri la maron, sed mi ĉiukaze estas kontenta!
Ni trajne atingis la kongresurbon la sekvan tagon, je tagmezo de vendredo, la 24-a. 
Manresa – kiun mi kredis esti multe malpli granda – estas atingebla per 1,5-hora trajnvojaĝo, kaj troviĝas inter kolinoj; apud ĝi fluas la rivereto Cardener (pr. Kardene’), kaj estas ankaŭ piktoreska ponto – Pont Vell – kun pluraj subaj arkoj kaj panorama vido de la tutaj ĉirkaŭaĵoj, inkluzivante la renoman monton Montserrat (montsegilon), kiu karakterizas la geografian areon.
Ĉio estas plibonigita de la mezepoka foiro ‘Aixada’ (pr. Ajŝada), dum kiu estis eble manĝi kaj aĉeti ĉarmajn objektetojn de multkoloraj, flagriĉaj budoj. Mankis nek dancoj nek vivmuzikludado. Nia gastejo Xanascat estis eksmonaĥinejo, interalie.
Manresan ni malkovris per gvidata vizito. Por ĝi, multe gravas la uzo de akvo, do tial nia traurba promeando inkluzivis ankaŭ ĝiron de la pria muzeo. Dum la RenKEJtiĝo, la temo de akvo(eskpluatado) estis tre grava: unu el la eventaj programeroj fakte estis vizito al la urba muzeo pri akvo kaj tekstilo, pro informi la gepartoprenintojn pri la historio de tiuj ĉi nemalŝparendaj rimedoj.
Sabaton, la 25-an, ni ankaŭ iris kune manĝi la calçots-n (pr. kalsoc’), etajn sed longajn cepetojn tre bongustajn kaj komunajn dum tiu ĉi jarperiodo. Ni ankaŭ faris viandan kungriladon en bela loko en naturo, inter kampoj.
Kaj kion mi, studanto de arto, pova
s rakonti pri la aspekto rilata al mia universitata kurso?
Do, sciu, ke Manresa gastigas superban bazilikon, dediĉata al Maria, de la XIV jarcento. Perfekta ekzemplo de Kataluna gotikmaniero, kaj kia spektaklo!
Multe da dekoraĵoj, belegaj skulpturoj, larĝega centra navo…
Mi sentis min kiel ĉe mi!
Mi jam estis en Katalunio en 2016, tamen mi povas diri, ke mi ĉifoje havis pli interesan sperton, kune kun homoj, kiujn mi amas!
Mi denove estas tre dankema al ĉiuj, kiuj ebligis ĉi tiun momenton en Esperantujo!
Ĝis la venonta fojo!



